Initial commit: Backup der Webseiten

- zoesch.de
- blitzkiste.net
- gruene-hassberge (norbert.zoesch.de)

🤖 Generated with [Claude Code](https://claude.com/claude-code)

Co-Authored-By: Claude Sonnet 4.5 <noreply@anthropic.com>
This commit is contained in:
Felix Zösch
2025-12-13 01:17:15 +01:00
commit 07c290a453
4607 changed files with 1202735 additions and 0 deletions

View File

@@ -0,0 +1,132 @@

Redakti fotaron

Informoj

nomo: renomi la fotaron (virtuala renomo kaze
de fizika fotaro).

priskribo: mallonga teksto montranta ĝeneralan ideon de la enhavo,
tiu teksto vidiĝos malsupre de la miniaturopaĝo.

Movado

Se la fotaro estas virtuala, vi povas movi ĝin. Movi fotaron signifas
ŝanĝi ĝian patran fotaron.

Opcioj

Atingotipo: Administrado de permesiloj. Se vi igas
fotaron privatan, ĉiuj idaj fotaroj ĝiaj iĝas privataj. Se vi igas
fotaron publikan, ĉiuj idaj fotaroj ĝiaj iĝas publikaj.

Ŝlosi: La fotaro kaj ĝiaj subfotaroj estos
provizore malvalidigitaj pro funkciteno.

Komentoj: Permesi al la uzantoj komenti la fotojn de ĉitiu
fotaro.

Vi povas ankaŭ mastrumi tiujn opciojn ĉe la
mastrumekrano "Ecoj" (ekranoj Komentoj, Ŝlosi,
Publika/Privata, Reprezentanto disponebla el Administrado » Fotaroj » Ecoj).

Ordiga ordo

Uzi la aprioran bildan ordigan ordon.

Indiki ĉu tiu ordiga ordo will apply to subalbums also.

Selekti la specifajn ordigokriteriojn uzendaj kun ĉitiu fotaro.

Kreodato: Fotadodato

Afiŝodato: Sinkronigadodato

Meza takso (*): Meza takso ŝanĝus laŭ la taksado de la vizitantoj

Plej vizitita (*): La kuranta vizito eble ŝanĝos la ordo de la plej vizititaj

Dosieronomo: Nomo donita en informokampo

Identigilo: Ena identigilo (freŝaj kategorioj havas pli altan identigilon ol la antaŭaj).

(*)Averto: Certu, ke vi testas tiujn ordigajn ordojn vi mem, ĉar eblas, ke ili montras neatenditajn rezultojn.

Reprezentanto

La fotaro-reprezentanto estas la miniaturo videbla sur la ĉefpaĝo (category.php) por reprezenti
la fotaton kiam
ĝi enhavas nur sub-fotarojn kaj neniun direktan foton (rekte en la radiko-fotaro).

foto de fotaro:

Foto paĝo: unu el la agobutonoj lasas vin agordi la kurantan foton kiel la reprezentanton por la
vidigita fotaro. Tiu butono disponeblas nur por la administrantoj.

Modifi informojn pri foto en
administrado. Tiu ekrano atingeblas el picture.phpStapla
administrado en unureĝimo. Vidi la helpon de tiu ekrano por
la detaloj.

Administrado » Fotaroj » Ecoj,
Reprezentanto. Vidi la helpon de tiu ekrano por la detaloj.

Redakti fotaron (la nuna ekrano).

La elekto de reprezentanto dependas de la
allow_random_representative agorda parametro (vidi include/config_default.inc.php).

En apriora reĝimo (allow_random_representative ŝaltita al falsa),
ĉiu fotaro enhavanta almenaŭ unu eron estas reprezentita de fiksita
ero. Post la agordo (je la fotara kreado), la reprezentanto ŝanĝiĝas nur
kiam administranto petas tion. Se la reprezentanto ne taŭgas,
vi povas peti por Trovi novan reprezentanton hazarde.

Se la allow_random_representative agorda parametro estas ŝaltita
al vera, eblas ke kategorio enhavanta fotojn ne havu fiksitan
reprezentanton. Nur uzu la Forigi reprezentanton butonon.

Se la fotaro enhavas nur sub-fotarojn kaj neniu foto, ĝin povas tamen reprezenti iu ajn elemento dank' al Modifi
informojn pri foto ekrano. La nura opcio sur la kuranta ekrano
estas la Forigi reprezentanton butono.

Ligi ĉiujn fotarajn fotojn al nova fotaro

Nomo de virtuala fotaro: Nomo de la nova fotaro kreota,
ĉiuj fotoj de la kuranta kategorio estos ligita al la nova.

Patra fotaro: Kie la nova fotaro kuŝos,
lasu malplena por krei ĝin ĉe la radiko.

Ligi ĉiujn fotojn de la fotaro al ekzistantaj fotaroj

Fotaroj: Elekti la celata fotaro.

Sendi informan retmesaĝon al la grupanoj

Grupo: grupo de ricevantoj

Retmesaĝoenhavo: Libera teksto sendota al ili.

View File

@@ -0,0 +1,16 @@
Dosierenhavo

Movi virtualajn Fotarojn

Nur virtualaj fotaroj povas havi novan patran fotaron.

Virtualaj fotaroj movendaj

Selektu unu aŭ plurajn virtualajn fotarojn, kiujn vi deziras movi.
Se la listo malplenas, tio signifas, ke vi ankoraŭ ne kreis iun.

Nova patra fotaro

Selektu la novan patran fotaron (virtualan aŭ realan).
Se vi ne selektas iun patran, la virtualaj fotaroj selektitaj moviĝos al la radiko.
Ne eblas movi fotaron enen de ĝi mem aŭ al unu el ĝiaj idoj.

View File

@@ -0,0 +1,22 @@

Fotaraj opcioj

Administrado de la opcioj por pluraj fotaroj samtempe.

Komentoj

Foto povas ricevi komentojn el viaj vizitantoj se ĝi apartenas al fotaro kun aktivigitaj komentoj.

Ŝlosado

Ŝlositaj fotaroj malaktiviĝas dum funkciteno. Nur administrantoj povas vidi ilin en la galerio.

Publika / privata

Post kiam fotaro iĝas privata, rajtigas atingon al uzantoj kaj grupoj

Reprezentanto

Tiu opcio disponeblas, kiam vi ŝaltas la agordilo
allow_random_representative (vidu include/config_defaults.inc.php) al
vera. Ĉiu fotaro povas esti reprezentita de hazarda foto aŭ de selektita foto kiel nura reprezentanto.

View File

@@ -0,0 +1,13 @@

Redakti fotaran permesojn

Tiu ekrano nur disponeblas por privataj fotaroj. Ĉi tie vi povas selekti
uzantojn kaj grupojn rajtigitajn por fotaro.

Grupoj

Vi povas rifuzi aŭ doni grupatingon al la kuranta fotaro. Modifante
gruporajtigojn, atingo al la fotaro estos rifuzita aŭ donita al la uzantoj ene de tiuj grupoj.

Uzantoj

Vi povas rifuzi aŭ doni atingon al individuaj uzantoj. Atingo povas rifuziĝi al uzantoj kun grupatingo per escepto.

View File

@@ -0,0 +1,22 @@

Listo de grupoj

Tio estas la loko kie vi administras la grupojn.

Aldoni grupon

Administranto povas aldoni grupojn.

Listo de grupoj

Por ĉiu grupo, la jenaj agoj aplikeblas:

iri al administrado de uzantoj (Administrado » Uzantoj » Administri)

iri al la ekrano por administri la permesilojn por rajtigi aŭ rifuzi atingon al privataj fotaroj.

forigi la grupon (necesas konfirmo)

baskuligi la statuson al "apriora" (necesas konfirmo)

Aprioraj grupoj

Aprioraj grupoj estas grupoj aŭtomate asociigitaj al ĉiu nova uzanto dum registrado aŭ kreado de administranto.

View File

@@ -0,0 +1,11 @@

Grupoj estas oportuna metodo por doni permesojn al listo de uzantoj.

Krei grupojn en Administradon » Uzantojn
» Grupojn kaj asocii uzantojn al tiu grupo
en Administrado » Uzantoj »
Administri.

Uzanto povas aparteni al pluraj grupoj. Rajtigoj havas prioritaton super
malpermeso: se la uzanto "Joĉjo" apartenas al grupoj "familio" kaj "amikoj", kaj
se nur la grupoj "familio" povas vidi la fotaron "Ferioj 2010", do
"Joĉjo" povos vidi la fotaron "Ferioj 2010".

View File

@@ -0,0 +1,9 @@

Post kreado de via galerio eblas al vi agordi ĝin por viaj vizitontoj

La apriora montro kiel vi deziras en Administrado » Agordoj » Elektebloj langeto Agordoj de invitito

La apriora temo en Administrado » Agordoj » Temoj

La apriora lingvo en Administrado » Agordoj » Lingvoj

Apriore, ĉiu nova uzanto ricevos tiujn ecojn je registriĝo.

Se vi havas iun ajn demandon, Piwigo-komunumo bonvenigos vin ĉe ĝia forumo.

View File

@@ -0,0 +1,23 @@

Listo de uzantoj

Tie estas, kie vi administras la uzantoj de via Piwigo-galerio.

Aldoni uzanton

Administranto povas permane aldoni uzantojn. Por ĉiu uzanto, kreu salutnomon, pasvorton kaj sendu validan retadreson.

Listo de uzantoj

Eblas filtri la liston de ekzistantaj uzantoj laŭ salutnomo (uzu * kiel ĵokeran signon), grupo aŭ stato. Eblas ordigi ĝin laŭ registrodato aŭ salutnomo, en krska aŭ malkreska ordo.

Tiu ekrano permesas la administradon de pluraj uzantoj unugrupe, uzante variajn agojn:

forigi uzantojn (necesas konfirmo)

ŝanĝi la staton de la uzanto

asocii al aŭ malasocii el grupoj

modifi vidigecojn

modifi aldonajn preferecojn

Celas la selektitan uzanton (apriore) aŭ ĉiujn uzantojn kiel vidigitajn en la filtrita listo.